30 January 2014

[eo] Pri la 15-a regulo de la Fundamento de Esperanto

de Ferdinand Cesarano

Indas atentigi pri la 15-a Regulo, kiu diras ke internacia vorto (t.e., vorto uzata de pluraj lingvoj kaj devenanta de la sama foto) estu uzebla en Esperanto per la ŝanĝoj nur ortografiaj. Per tiu bona regulo, nia lingvo havas grandegan aron de fakvortoj sciencaj kaj muzikaj, multajn nomojn de pladoj el diversaj landoj, kaj ankaŭ kelkajn vortojn ordinarajn.

Kompreneble, tio ne signifas ke ne eblas esprimi la samajn konceptojn ankaŭ per la kunigado de la Esperantaj radikoj. Sed kie ekzistas internacia vorto, ofte kreiĝas distingo laŭ la uzo-tavolo inter la termino internacia kaj la kunmetita. Tio okazas ĉefe ĉe la fakvortoj faritaj el la radikoj klasikaj.

Ekzemple, estas plenklara la signifo de "vivo-scienco". Sed, pro la ekzisto de la internacia vorto "biologio", la esprimaĵo "vivo-scienco" impresas iome infanece. Kaj same ĉe "tero-scienco", "menso-studo" kaj "kor-kuracisto", kontraste al la internaciaj vortoj "geologio", "psikologio", kaj "kardiologo".

Emfazindas tio, ke la foja uzado de la Esperant-radikaj kunmetaĵoj, ekzemple en longa teksto, estas efika maniero por eviti la tromultan ripetadon; tio konsistigas bonan uzadon de la sinonimoj en la nialingva vortstoko.

Plue, kelkaj Esperant-radikaj kunmetaĵoj estas pli profunde establitaj ol la samsignifaj internaciaj vortoj. Tiurilataj ekzemploj estas "malsanulejo" kaj "gastigejo", kontraste al "hospitalo" kaj "hotelo".

Sed la sistema kaj ĉiu-okaza ignorado de la internaciaj vortoj favore al la Esperant-radikaj kunmetaĵoj kreas etoson de baz-lernejo. Tio konsistigas ne "la bonan lingvon" sed la infanecan lingvon.

Ni neniam forgesu ke Esperanto apartenas al la lingvo-familio eŭropa. Se vorto ekzistas en multaj tiu-familiaj lingvoj, tiuokaze estus absurde ignori tiun vorton en Esperanto.

Kompreneble veras la konstato ke Esperanto ne estas etna lingvo. Ĝi tamen klasikfikiĝas kiel eŭropa lingvo ĉar ĉiuj el ĝiaj fontlingvoj estas tiu-familiaj.

Plue, la gramatiko de Esperanto estas plejparte eŭropa, havante la kutimajn tiu-familiajn konceptojn (ekz-e, la kopulon, la klasojn de parolopartoj, k.t.p.). La gramatiko de Esperanto havas ankaŭ inventaĵojn de Zamenhof. Tiuj inventaĵoj konsistas el ĝeneraliĝoj de la trajtoj trovataj en la lingvoj eŭropaj. La plej granda ekzemplo estas la plena tabelo de la korelativoj. Multaj lingvoj havas aron de du aŭ tri tiaj vortoj kiuj baziĝas sur simila ŝablono. Zamenhof el tiu koncepto kreis la plenan tabelon de 45 formoj sisteme interrilataj.

Tuje rimarkinda trajto de Esperanto estas la universala aplikebleco de ĝiaj reguloj. Ĉiuj el ĝiaj fontlingvoj havas afiksojn kiuj funkcias por substantivigi, por adjektivigi, kaj por fari aliajn parolopartojn. En Esperanto tiu procezo estiĝas universale farebla. Kaj en kelkaj Esperantaj fontlingvoj oni facile kreas la kunmetitajn vortojn. En Esperanto tiu procezo estiĝas ĉie farebla.

Oni foje aŭdas/legas la pretendon ke tiu aŭ tiu ĉi trajto Esperanta similas al trajto de tiu aŭ tiu ĉi lingvo ne-eŭropa. Sed ĉiu tia simileco estas nura koincido, ĉar ĉiu lingvo de Zamenhof konata estis de la familio eŭropa. Fine, ĉio en Esperanto - ĝia vortstoko kaj ĝia gramatiko - venas de la eŭropa lingvaro. Estas eŭropaĵoj eĉ la inventaĵoj; temas pri la trajtoj eŭropaj transformitaj de la genia imagopovo de Zamenhof.