31 January 2014

[eo] Ĉu Esperanto estas hind-eŭropa lingvo?

de Bertilo Wennergren

La termino "hind-eŭropa lingvo" estas termino rilatanta sole kaj nure al la historia deveno de lingvo.

Se lingvo iom post iom evoluis el la pra-hind-eŭropa lingvo, tiam ĝi estas bind-eŭropa lingvo. Tio diras nenion ajn pri ĝiaj nunaj strukturoj kaj vortprovizo. Tute povas esti, ke tra la tempo la koncerna lingvo tiom ŝanĝiĝis (ekz. per pruntado kaj pro influado de najbaraj lingvoj), ke ĝi plu havas nur malmulton da hind-eŭropaj vortoj kaj malmultajn strukturajn similaĵojn kun aliaj hind-eŭropaj lingvoj (kiuj ĉiuokaze estas tre diversaj strukture). Se io tia okazas, povas kompreneble esti malfacile aŭ eĉ maleble konstati aŭ pruvi, ke la lingvo estas hind-eŭropa - se oni ne havas informojn pri la diversaj fazoj de la tuta evoluo (ofte mankas tiaj informoj). Sed se oni ja havas tiajn informojn, oni povas principe konstati kaj pruvi, ke lingvo estas hind-eŭropa, kvankam ĝi ne plu havas eĉ unu solan morfemon, kiu devenas el la pra-hind-eŭropa lingvo. Se pasas sufiĉe longa tempo (pluraj jarmiloj) tia plena anstataŭigado de ĉiuj morfemoj ja povas okazi. Kaj post pluraj jarmiloj da evoluo lingvo plej ofte ekhavas tute aliajn karakteron kaj strukturon ol ĝi origine havis.

Ĉiuokaze gravas nur la efektiva historia evoluo. Esperanto laŭfakte ne kreiĝis per iom-post-ioma ŝanĝado de la pra-hind-eŭropa lingvo. Ĝi kreiĝis per konscia kreado fare de Zamenhof, kaj per la posta evoluo en la Esperanta lingvokomunumo. Sekve Esperanto neniel ajn estas hind-eŭropa lingvo. Principe Esperanto apartenas al tute propra lingvofamilio, kiu enhavas (ĝis nun) nur unu solan lingvon.

Alia afero estas, ke Esperanto enhavas plejparte vortojn pruntitajn el hind-eŭropaj lingvoj, kaj havas strukturojn grandparte inspiritajn de strukturoj en hind-eŭropaj lingvoj (pli ĝuste eŭropaj lingvoj). Sed tio estas io alia. Kiom ajn da vortoj ekz. la japana pruntos el la angla, la japana ne fariĝos ĝermana lingvo, nek hind-eŭropa. Ĝi povas principe perprunte anstataŭigi sian tutan vortprovizon per anglaj vortoj, sed tamen restos en la sama lingvofamilio (kiu ajn ĝi estas - oni ne vere scias!).

Eble ekzistas lingvaj trajtoj, kiuj estas tre oftaj en la hind-eŭropaj lingvoj, sed malpli oftaj en aliaj lingvofamilioj (kvankam mi iom dubas, ke gramatika nombro kaj "parolo-partoj" estas tiaj). Sed tiaj trajtoj neniel difinas hind-eŭropecon, ĉar ekzistas hind-eŭropaj lingvoj, kiuj malhavas tiujn trajtojn, kaj ekzistas ne-hind-eŭropaj lingvoj, kiuj ja havas ilin. Se temas pri lingvaj strukturoj, estas tute maltrafe paroli pri hind-eŭropeco, se oni volas karakterizi Esperanton. La hind-eŭropaj lingvoj estas multe tro diversaj. Oni devas paroli pri precize pri eŭropeco kaj eĉ pli precize pri similaĵoj al iuj slavaj lingvoj (fakte esence la rusa) kaj al kelkaj gravaj okcident-eŭropaj lingvoj. Enmiksi lingvojn kiel la hinda aŭ la kelkaj lingvoj nur nebuligas kaj sensencigas la komparon.

Estas tamen fakto, ke la hinda lingvo estas unu el la hind-eŭropaj lingvoj. Ĝi ja devenas de sanskrito. La tuta ideo pri hind-eŭropa lingvofamilio naskiĝis, kiam oni rimarkis sistemajn similecojn inter sanskrito kaj la greka kaj latino.