14 July 2013

[eo] La "nov-norvega" lingvo Nynorsk, lanĉita de Ivar Aasen, kaj la Lingvo Internacia Esperanto, lanĉita de L.L. Zamenhof - similaĵoj kaj diferencoj

de Otto Prytz/UEA.org

En 1813, antaŭ 200 jaroj, naskiĝis Ivar Aasen, kreinto - aŭ ĉu pli ĝuste kompilinto? - de la "nov-norvega" lingvo Nynorsk, unu el la du nunaj oficialaj "lingvoformoj" de la norvega lingvo. Inter Esperanto-parolantoj estas disvastigita la ideo, ke Nynorsk estas sukcesinta planlingvo, kaj ke ĝi kreiĝis en maniero komparebla kun la maniero, en kiu kreiĝis Esperanto. Bona okazo por esplori la verecon de tiu ideo estas Universala Kongreso okazanta en jubilea jaro de la naskiĝo de la kreinto de Nynorsk, kaj en lando, en kiu oni parolas la modernan lingvon plej proksiman al la "norena" aŭ mezepoka skandinava lingvo.

Plena artikolo »