13 July 2013

[eo] Interesa legaĵo por lingvemaj esperantistoj

de Ilona Koutny/Sezonoj.ru

Malgraŭ tio, ke esperantistoj superaveraĝe interesiĝas pri lingvoj kaj scipovas ilin, ne abundas lingvistika literaturo en esperanto. Ekzistas studoj pri esperanta lingvistiko, pri ties specialaj problemoj, sed mankas libroj pri ĝenerala lingvistiko kaj lingvistika priskribo de aliaj lingvoj. Eĉ lingvistikaj terminaroj mankas; la Etvortaro pri Lingvo kaj Komunikado (angla-esperanta-hungara kaj germana-esperanta-pola versioj, Koutny 2003, 2008) entenas nur la bazajn terminojn.

Plena artikolo »