09 September 2012

[eo] Esperanto iĝos integra parto de Android-telefonoj

de LiberaFolio.org

La poŝtelefonoj kaj tabulkomputiloj kiuj uzas la operacian sistemon Android baldaŭ aŭtomate havos Esperantan klavaron. La klavaro laŭplane estos integra parto de la versio 4.2 de Android, aperonta komence de la jaro 2013. Jacob Nordfalk, dana programisto kiu grave kontribuis al la enkonduko de Esperanto en Android, opinias la decidon grava, interalie ĉar Esperanto nun aŭtomate estos videbla en la listo de eniglingvoj.

Plena artikolo »