15 July 2012

[eo] Fettes ebla sekva prezidanto de UEA

de LiberaFolio.org

La elekta komisiono de Universala Esperanto Asocio opinias ke Mark Fettes estus taŭga kandidato por la posteno de prezidanto en la elekto okazonta post unu jaro en Rejkjaviko. Lia nomo estas la sola, kiun la elekta komisiono mencias en sia raporto, sendita al la komitatanoj de UEA sojle al la Universala Kongreso en Hanojo, malfermota la 28-an de julio. En ekskluziva intervjuo de Libera Folio Mark Fettes rakontas, ke li interesiĝas pri la propono. Tamen lia eventuala fina konsento dependas de tio, kian estraran teamon li gvidus. "Mi serĉas homojn, kiuj montris sian kapablon kunlabori 'kun longa spiro,' kaj kiuj kredas je la neceso kaj ebleco de fundamentaj ŝanĝoj en UEA, tamen kun respekto al ĝiaj karaktero kaj tradicioj", li diras.

Plena artikolo »