25 May 2012

[eo] Uzi la vorton "mojosa" ne "mojosas"

de Ferdinand Cesarano

Tiu vortaĉo estas kontraŭ-Fundamenta abomenindaĵo.

Ni rajtas kunigi sole la plenajn radikojn, ne sole la unuan leteron de pluraj radikoj. La fakto de Esperanto estas vivanta lingvo ne ŝanĝas la fakton ke Esperanto havas regularon kiu regas. Kontraste, la "reguloj" de ĉiu alia lingvo ne regas sed nur priskribas la jaman tiulingvan praktikon.

Ĉiu Esperantisto havas la devon uzi nian lingvon laŭ ĝiaj reguloj. Kiuj ignoras la nialingvan regularon, tiuj instigas la disiĝon, kaj do la morton, de Esperanto.

Plue, tute eblas la lingva evoluado enkadre de la reguloj; temas pri la evoluado per la stilo kaj per la metaforoj. Oni do diru anstataŭe "dolĉa", "inda", "glata", "freŝa".

Plej grave: ne prifajfu la Fundamenton, kiu konsistas ne el la sugestoj sed el la reguloj sekvendaj.