09 November 2011

[eo] Kion pensas vi pri la neologisma prepozicio "na"?

de Ferdinand Cesarano

Fakte ĝi estas kontraŭ-Fundamenta "solvo" al neekzistanta problemo.

Ĉe nomo, oni simple aldonu la kroman -on, aŭ la kroman -n, se la koncerna nomo jam finiĝas per -o: "Li admiras Ferguson-on; mi admiras Mourinho-n."

Ĉe aliaj kazoj, oni metu ĉe la ĝenerala substantivo la finaĵon -n: "La literon J oni aldonas por krei pluralon."; "Mi legis la libron 'Gerda Malaperis'." (Fakte, estas alia tiurilata ekzemplo la frazo mem "...oni metu ĉe la ĝenerala substantivo la finaĵon -n.")

Plej grava tamen estas la kontraŭ-Fundamenteco de tiu vortaĉo. Tutsimple: ni ne rajtas, laŭ la Fundamento, krei novajn prepoziciojn. La sola rajto enkonduki novajn vortojn ekzistas en la 15-a Fundamenta regulo: " La tiel nomataj vortoj fremdaj, t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo..."

Multaj vortoj jam envenis Esperanten per tiu maniero: la sciencaj vortoj ("biologio"); la muzikaj vortoj ("adaĝo"); la kuiraj vortoj ("kimĉio"); kaj aliaj ĝeneralaj vortoj ("futbalo"). Se ekzistus en multaj aliaj lingvoj la prepozicioj similaj al "na", ĉiuj el la sama fontlingvo, sole tiuokaze rajtus ni uzi tiun vorton en Esperanto. Sed, kompreneble, ne ekzistas tia aro de alilingvaj vortoj. (Verdire, tio estas kondiĉo kiu estas realmonde preskaŭ plenumebla por prepozicio, ĉar la prepozicioj estas malofte pruntataj de unu lingvo el alia.)

Egalas al nenio ĉiuj pretendoj pri la supozata utileco de tiu vortaĉo, alfronte al ties kontraŭ-reguleco. Kaj al tiuj homoj kiuj volas fuŝ-argumenti pri la supozata "bezono" ke Esperanto, estante vivanta lingvo, "evoluu", mi denove menciu la jenon: Esperanto malsamas al ĉiuj aliaj lingvoj laŭ unu gravega trajto -- ĝi estas lingvo konstitucia, lingvo regulo-regata. En ĉiuj aliaj lingvoj, ties "reguloj" nur priskribas la jaman praktikon; kiam ŝanĝiĝos la praktiko, tiam ŝanĝiĝos la reguloj. Sed ne tiel en Esperanto. Ĉe sole nia lingvo, la reguloj ne nur priskribas sed fakte *regas*. Tio estas necesa por konservi la koherecon de Esperanto, pro la manko en nia lingvo de la kunvivantaj parolo-komunumoj.

Havas la rajton fari ŝanĝojn en Esperanto sole la Akademio; kaj tion ĝi ja foje faras. Sed, kompreneble, la evoluado en Esperanto devos ĉiam okazi multege pli malrapide ol tiu procezo okazas en aliaj lingvoj.

Ĉiu Esperantisto havas la devon respekti tion; ĉiu Esperantitsto havas la devon uzi Esperanton laŭregule, ne laŭ sia propra plaĉo. Multaj homoj ne komprenas tion; ĉar tiu sintenco iome obeema ne taŭgas rilate al iuj ajn aliaj lingvoj, sed taŭgas rilate sole al Esperanto. Necesas kompreni ke Esperanto estas fenomeno unika; do ekzistas rilate al ĝi iuj kondiĉoj ankaŭ unikaj.

Kiuj prifajfas la regulojn de Esperanto supozante ke ili povas "plibonigi" ĝin, tiuj instigas la forfalon de Esperanto pro la dialektiĝo.

Estas gravege kompreni ke la "evoluado" de Esperanto fakte neniam povas esti tiel libera kiel la evoluado de aliaj lingvoj, ĉar en Esperanto tiu procezo devas okazi sole ene de la limoj de nia regularo, la Fundamento.

La Fundamento regas ekde la jaro 1905. Bonvolu ne instigi ĝian foriĝon.

Mi, provizore ignorante la kontraŭ-Fundamentecon de tiu abomenaĵo, denove menciu ke estas tute neekzistanta la supozata "problemo" kiun laŭpretende solvas tiu vortaĉo.

En Lernu.net, mi ofte donadas al la lernantoj la konsilojn pri la uzo de la finaĵo -n. Kaj precize tiel mi esprimas, per "la finaĵo -n". Ekz-e: "memoru uzi la finaĵon -n ĉe la rekta objekto de verbo". Tie ni vidas la veran solvon de tiu supozata problemo: nome, la uzon de la ĝenerala substantivo.

Kaj ĉe nomo, taŭgas la simpla aldonado de -(o)n: "Mi tie vidis Vladimir-on". Plue, ĉe la nomoj funkcias ankaŭ la antaŭe-menciita solvo: "Mi tie vidis la s-ron Kontraw."

Do, fine, ĉu taksante laŭ la (kontraŭ)-Fundamenteco aŭ ĉu laŭ la (ne)utileco, oni povas definitive konstati ke ekzistas ĉe tiu erara propono neniu ĝustigo.