02 October 2011

[eo] Pri la enkondukado de Esperanto en francajn liceojn

de Ferdinand Cesarano

Estas bone vidi la provadon enkonduki Esperanton en la liceojn francajn. Ke la studentoj ekkonu Esperanton kiel studofakon.

Laŭ mia kompreno, la universitataj studentoj en Hungario rajtas ekzameniĝi en Esperanto por plenumi sian fremda-lingvan devon. Tio do estus eble la plej alta rango kiun atingas Esperanto en la tuta mondo. (Sed ĉu Esperanton oni tiulande fakte studas ene de la universitato, tion mi ne scias.)