19 October 2011

[eo] Kiel nia denaska lingvo efikas sur la prononco en Esperanto kaj kiel enmiksiĝas en la komunikado?

de Ferdinand Cesarano

La parolantoj de ĉiu lingvo havas siajn proprajn trajtojn kiujn ili parolante Esperanton foje montras. Mi estas anglalingvano; la mialingvanoj emas ne distingi inter la sonoj "e" kaj "ej"; ili emas ankaŭ diftongigi la purajn vokalojn "i" kaj "o" (kvazaŭ ili estus "ij" kaj "oŭ"). La portugallingvanoj emas ne distingi inter "o" kaj "u". La hispanalingvanoj emas ne distingi inter "s" kaj "z". Emas ne distingi inter "ĝ" kaj "ĵ" multaj lingvanoj - sed, interese, ne emas havi tiun problemon la anglalingvanoj, kies lingvo uzas ambaŭ sonojn.

Sed ĉiu Esperantisto havas la devon strebi elparoli ĝuste la sonojn Esperantajn. Por atingi tion, necesas fari nur malmulton da peno. Mi povas memori grandan komplimenton kiun iufoje donis al mi itala Esperantisto: li, dum voĉa babilado, menciis ke li aŭdas en mia parolado la vokalojn ne tipe anglalingvajn sed la vere Esperantajn. Mi ege ĝojis ricevinte tiun komplimenton!

Fine ja kapablas preterpasi siajn propralingvajn trajtojn ĉiu Esperantisto; temas nur pri la alkutimiĝo al la nialingvaj normoj.

Mi volas mencii ion aldonan. Ĉe kelkaj sonoj, egale validas en Esperanto multaj versioj trovataj en la diversaj lingvoj. Ekz-e: la sono de la litero L estas farata en diversaj lingvoj per la langopozicioj diversaj ene de la buŝo. Sed ĉiuj el tiuj versioj egale bonas por esprimi la Esperantan sonon de la literoj L.

Ĉe aliaj sonoj, tamen, ĝustas kelkaj versioj kaj ne aliaj. Mi kiel anglaparolanto konas bone tiujn adaptojn kiujn devas fari la mialingvanoj por bone prononci Esperanton - mi jam menciis la vokalojn e, i, o, kaj u, kiujn la anglalingvanoj emas prononci ne kiel sonojn purajn sed kiel diftongojn. Ekzistas adaptoj ankaŭ ĉe la konsonantoj k, p, kaj t, kiuj estas pronocataj de la anlgalingvanoj kun la alspirado. Sed la Esperantaj sonoj de k, p, kaj t devas ne havi la alspiradon. Tial, je ĉiuj tiuj menciitaj sonoj (e, i, o, u, k, p, t), la anglalingvanoj devas fari ŝanĝojn al siaj jamaj praktikoj. (Dum tiajn ŝanĝojn ne devas fari la latinidalingvanoj, kies sialingvaj sonoj emas jam esti sufiĉe similaj al la Esperantaj.)

Mi fine menciu ke multaj lingvanoj devas memori ke mankas en Esperanto la sono ŋ, kiun havas pluraj lingvoj ĉe la literoparo "ng". En Esperanto, la litera sinsekvo "ng" faras simple la sonan sinsekvon n + g: la Esperanta vorto "lingvo" do estas "lin-gvo", ne "liŋ-vo" nek "linŋ-vo".