03 October 2011

[eo] Alfabeto de Arkaika Esperanto

de Ferdinand Cesarano

La Arkaika Esperanto uzas plejparte la norman alfabeton Esperantan; ĝi tamen ne uzas la literon f, nek la ĉapelitajn literojn. Ĝi anstataŭe uzas por f la kombinon ph; por la unuaj kvin ĉapelitaj literoj ĝi uzas la kombinojn ch, gh, qh (por ĥ), zh (por ĵ), kaj sh.

Ĝi enkondukis tri novajn literojn: por ĥ ĝi uzas la literon q ene de la paro qh; por ŭ ĝi uzas la literon ù; por la litero e *sole kiel adverba finaĵo*, ĝi uzas la literon œ (sed aliloke la norman e).

Ni do vidas tion, ke ne validas en la Arkaika la norm-Esperanta regulo pri unu sono ĉiam esprimata per unu litero. Videblas tiu nevalideco ankaŭ ĉe la litero ĝ: plejofte per gh; sed en la finaĵo "-iĝ-" per zz.

Necesas memori do ke la Arkaika estas arta projekto. Kreis ĝin Manuel Halvelik kiel manieron prezenti en la literaturaj verkoj la skribaĵojn antikvajn, por doni al tiuj aktikvaĵoj la aspekton taŭgan. (Tamen certe ja eblas uzi la Arkaikan kiel amuzilon. Tion mi nemalofte faras.)