27 September 2011

[eo] Pri la uzado en Esperanto de "ĉaŭ", "ĉiaŭ", "ĉjaŭ" kaj "okej"

de Ferdinand Cesarano

Laŭ mi, estas defendeble uzi "ĉaŭ" sole en la rondoj neformalaj. (Notu: la literumado devas esti "ĉaŭ", ne "ĉiaŭ", ĉar la vorto estas unusilaba. La prononco de "ĉiaŭ" estus dusilaba, kun akcento ĉe la unua silabo: "ĈI-aŭ".) Uzas tiun vorton nur du aŭ tri lingvoj; tiu vorto do ne estas vere internacia. Mi konsilus ke oni ĝin uzu sole duonŝerce, kaj sole inter la homoj jam bone konataj.

Mi ne vidas la bezonon uzi en tiu vorto la literon J. La litero I en la itala vorto ĉeestas sole por moligi la sonon de la litero C; ĝi mem donas neniun apartan sonon. Ni vidas ĉe la samsona hispana vorto la tiulingvan solvon por atingi tiun vokalo-sonon, la literumadon per CH. Tion Esperanto atingas per la litero Ĉ.

La vorto "okej" estas pli internacia, pruntate de multaj lingvoj el la ununura fonto, nome, la angla lingvo. Sed notu ke, en la formo "okej", la akcento sidas malĝuste ĉe la unua silabo. Por konservi la ĝustan akcentadon ĉe la dua silabo, estas plej bone uzi tiun vorton adverbe: "Okeje, ni komencu la kunvenon". Tio analogas al la simila uzo de "bone": "Bone, ni komencu la kunvenon".

Tiu vorto "okeje" estu plej bone taksata kiel flankaĵo, preskaŭ interjekcio. Oni evitu uzi la formojn de la radiko "okej-" kiel ĝeneralajn sinonimojn de la vortoj el la radiko "bon-". (Ekzemple, ne diru "la prelego estis okeja".)