25 September 2011

[eo] Pri la lernado de la participoj en Esperanto

de Ferdinand Cesarano

Mi provu plejeble bone klarigi la aferon.

(Mi devas unue diri ke, krom Esperanton, mi regas sole la anglan kaj la lingvon nomatan Interlingua, kiu estas normigita versio de la latinidaj lingvoj, kaj kiu do tiu ĉi rolos por peri ĉiujn latinidajn. Mi esperos ke sufiĉos la interkomparoj tiulingvoj.)

Ni havas participojn aparte aktivajn kaj pasivajn; kaj tial la Esperanta helpverbo estas ĉiam "esti".

Ni rigardu unue la pasintajn.

  • "esti komprenita" (pasiva)
  • "esti kompreninta" (aktiva)

Dum, en la etnolingvoj, ekzistas sole unu participo por la pasinteco, participo kiu estas neŭtrala rilata al la aktiveco/pasiveco; oni do distingas per la selekto de la helpverbo. Oni uzas kune kun tiu participo "esti" por esprimi pasive, kaj uzas la verbon "havi" por esprimi aktive.

  • [en] "to be understood" (pasiva)
  • [en] "to have understood" (aktiva)

  • [ia] "esser comprendite" (pasiva)
  • [ia] "haber comprendite" (aktiva)

Tio signifas ke la participo Esperanta enhavas signifon pli grandan (pli larĝan) ol havas la participoj nacilingvaj. Alivorte, tute analogas nek "komprenita" nek "kompreninta" al "understood"/"comprendite"; sed "komprenita" al "having been understood"/"habente essite comprendite"; kaj "kompreninta" al "having understood"/"habente comprendite".

Mi estas komprenita. =
  • [en] I am {having been understood}.
  • [ia] Io es {habente essite comprendite}.

Mi estas kompreninta. =
  • [en] I am {having understood}.
  • [ia] Io es {habente comprendite}.

La Esperantaj participoj do estas ĉefe adjektivoj, malgraŭ tio ke ili rolas en la verba paradigmo. Dum la alilingvaj participoj estas ĉefe verboformoj, kiuj estas uzeblaj ankaŭ kiel adjektivoj. Pro tiu neanalogeco, estas ofte eble esprimi per la Esperantaj participoj ion kio alilingve postulas multajn pliajn vortojn.

Tion oni vidas ĉe la aliaj participoj, la prezencaj kaj la futuraj. (Ni konstatu plue ke tute mankas en aliaj lingvoj iu participo futura.)

Ĉe la prezencaj participoj, oni ofte supozas ke niaj formoj analogas al la anglaj. Sed tio ne veras. Vidu "ludanta" kaj "ludata". Ĉe aktiva "ludanta" kun presenca helpverbo, la analogeco ŝajnas esti perfekta:

"Ili estas ludantaj." = [en] "They are playing."

Notu: Interlingvo ne permesas la uzon de la prezenca participo ene de la verba paradigmo; tial ne estas bona frazo "Illes son jocante". Plue, en la hispana kaj la itala, oni kunfandis la prezencan participon kaj la gerundion, tiel ke oni diras "stanno giocando" kaj "están jugando".

Aperas tiu ŝajna analogeco ĉar estas ĉiam aktiva la anglalingva prezenca participo kaj la itala/hispana gerundio (falsa participo).

Sed vidu la pasivan version: "La matĉo estas ludata." En la aliaj lingvoj, en kiuj mankas pasiva participo, ne ekzistas maniero tute analoga al la Esperanta. Necesas do esprimi tiun nuntempan agadon per la pasinta participo de "ludi" kune kun la prezenca participo de "esti", kiel en la angla: "The match is being played". (Aŭ, foje, per la pasinta participo kaj la prezenca tenso de "esti": "The match is played". Tio montras la neprezicecon de la anglalingva pasinta participo.)

Oni alilingve tion esprimas per la forigado de la participo kaj per la uzo de aliaj solvoj, ĉefe la refleksivo, kiel la hispana "Se juega la partida."

Nia prezenca participo, ekz-e, "ludata", do estas adjektivo kiu signifas "en la stato en kiu oni ĝin ludas". Tial ni facile diras "la ludata matĉo" - tiun diraĵon oni ne tiel facile faras alilingve. (Angle: "the match which is being played", Interlingve "le partita que on joca", aŭ, por paŭsi la manieron italan/hispanan, "le partita que se joca".)

Ni do povas esprimi per niaj participoj tre nuance, dirante "la matĉo estos ludata morgaŭ", kiu diras "La matĉo estos morgaŭ en procezo." La supozata anglalingva ekvivalento, "The match will be played tomorrow", fakte diras "La matĉo estos ludita morgaŭ" aŭ, "La matĉo estos morgaŭ plenludita, finita". Por atingi en la angla la veran ekvivalentecon, oni devus diri "The match will be being played tomorrow", kiu teorie laŭgramatikas, sed kiu estas tro peza por realmonde diri.

La ekvivalentoj latinidaj al "La matĉo estos ludata morgaŭ" tute ne uzas la participon, sed la impersonan pronomon: Interlingve "On va jocar deman le partita", aŭ la refleksivon: Interlingve "Se jocara deman le partita."

La futura participo estas preskaŭa unikaĵo Esperanta. Ĝi estas adjektivo kiu priskribas aferon estontan, ankoraŭ ne okazintan. En malmultaj aliaj lingvoj ekzistas participo kiu kapablas esprimi tian koncepton. Aktive, oni alilingve uzas la infinitivon kune kun tempa adverba vortgrupo; kaj, pasive, oni alilingve tion esprimas per la uzo de la pasinta participo kune kun la infinitivo de "esti".

"Mi estas legonta la libron" do estas esprimebla en la angla per "I am about to read the book"; "La libro estas legota" per "The book is about to be read." En Interlingvo per "Io es en le puncto de leger le libro"; "Le libro es en le puncto de esser legite".

Mi fine diru ke la solan "malfacilecon" ĉe la Esperanta participo oni mem kreas kiam oni strebas krei analogecon al la aliaj lingvoj, malgraŭ tio ke plejofte ekzistas neniu tia analogeco, pro la kvanto kaj la precizeco de la participoj Esperantaj. Oni por kompreni niajn participojn do devas pritrakti ilin per la pripensado sole en-Esperanta.

Mi ne certas ĉu fakte klarigis ion ajn la ĉi-supra "klarigo"! Sed mi esperas ke mia trolonga skribaĵo almenaŭ instigos la legantojn trovi en siaj propraj mensoj la solvojn, per la menciita maniero: ne strebu krei analogecon al la participa sistemo alilingva; pritraktu la Esperantajn participojn kiel unikaĵojn.