28 September 2011

[eo] Pri Arkaika Esperanto kaj Popido

de Ferdinand Cesarano

Mi unue diru ke estas "alia internacia planlingvo" nek la Arkaika Esperanto nek la Popido. Tiuj estas artaj projektoj; ili estas versioj de Esperanto ŝanĝitaj nur malmulte kaj neprofunde, por prezenti en la literaturaj verkoj la dialektojn nenormajn per aspekto kaj etoso taŭgaj. La Arkaika celas peri la skribaĵojn kaj diraĵojn antikvajn; la Popido la parolomanieron de la malbon-edukitoj.