26 May 2011

[eo] La Kvar Etikaj demandoj kaj Esperanto

de Joseph van der Vleugel/RADEsperanto.org

En 1932, Herbert J. Taylor, redaktis la kvar etikajn demandojn por solvi problemon, kiun li renkontis en sia entrepreno. Tiun "etikan kompason" la R.I. adoptis kiel respektindajn principojn antaŭ elekti unu aŭ alian projekton.

Jen la kvar demandoj:

  1. Ĉu ĝi estas la vero?
  2. Ĉu ĝi estas lojala por ĉiuj interesataj?
  3. Ĉu ĝi kreskigas bonvolon kaj pli bonan amikecon?
  4. Ĉu ĝi estas favora por ĉiuj interesataj?

Ne ĉiuj rotarianoj samopinias pri tiuj principoj ĉar iuj asertas ke la vero estas variigebla, ke la lojaleco estas malfacile dispartigata kaj ke la du lastaj demandoj ne korespondas al la nuntempa funkciado de nia socio. Tamen, malgraŭ tiuj rimarkoj, la plimulto da rotarianoj kaj la oficiala R.I. estas pretaj sin devontigi al la respondoj de la kvar demandoj antaŭ grava decido. Do, kiel rotarianoj ni uzos tiajn demandojn por respondi ĉu R.I. devus adopti esperanton kiel pontolingvon.

1. Ĉu ĝi estas la vero?

Ĉi tie ni devas serĉi la veron pri du problemoj.

Unue, ĉu reale ekzistas lingvoproblemo?

Due, ĉu esperanto estas bona solvo?

Lingvoproblemo, laŭ ĝenerala vidpunkto, estas evidenta ĉar ne ĉiu rotariano povas komuniki per sia nacia lingvo kiam ajn kaj kie ajn. Plie la solvo per regula, samtempa traduko estas ne nur multekosta sed ankaŭ ne ebligos la plurlingvecon de ĉiuj rotarianoj kaj precipe de la estroj. La diverseco de la lingvoj reprezentas barilon al bona komunikado.

Lingvoproblemo laŭ la individua vidpunkto estas ankaŭ evidenta ĉar ne ĉiu rotariano kapablas aŭ havas la oportunecon esti plurlingva. Ne difinita minoritato da rotarianoj havas la ŝancon aŭ kuraĝon lerni unu aŭ plurajn fremdajn lingvojn sed tio ne solvos la lingvan problemon ĉar ili verŝajne ne elektos la samajn lingvojn inter la cent oficialaj naciaj lingvoj.

Praktike ni bezonas do komunan lingvon kiu ankaŭ korespondas al la postuloj de la tri lastaj demandoj - t.e. neŭtraleco por esti lojala, facileco por faciligi la bonvolon kaj bonkvalita por favori interŝanĝojn. Hodiaŭ la nura kandidato estas esperanto ĉar ĝi protektas la valorojn de ĉiuj aliaj lingvoj, estas pli facila kaj malmultekosta bonkvalita lingvo.

2. Ĉu ĝi estas lojala por ĉiuj interesataj?

La angla vorto "fair" signifas interalie "sen persona profito, senpartia, honesta". Mi tradukis per “lojala” kiu signifas “aganta konforme al promesoj, kion postulas la honoro, sincereco, fideleco al la promesoj”. Mi pensas ke la du vortoj “ĝusta” (konforma al la cirkonstancoj, al la intencata celo) kaj "justa" (respektanta egale kaj senpartie la rajton de aliaj homoj) estus ankaŭ subkomprenataj. Konstante la fakton ke per esperanto ni ĉiuj rezignas nian nacian lingvon aŭ nian avantaĝon kaj ke ni faras samtempe la identan klopodon cele al sama komuna lingvo por povi komuniki egalrajte, ni engaĝiĝas kune sur vojo de respekto de ĉies rajtoj kaj devoj.

3. Ĉu ĝi kreskigas bonvolon kaj pli bonan amikecon?

La bonvolo efektive jam kreskiĝis ekde la elekto de komuna lingvo kaj fari la samajn klopodojn por pli bona komunikado povos nur krei plej bonajn sociajn rilatojn.

4. Ĉu ĝi estas favora por ĉiuj interesataj?

Por monolingvistoj estos bona okazo lerni pli facilan lingvon kaj krome esperanto reprezentas fenestron al pliaj naciaj lingvoj. Certe ja la anglofonaj monolingvistoj devas rezigni pri siaj avantaĝoj. Tamen ili forlasos sian hegemonian pozicion kaj trovos pli grandan malfermon al aliaj kulturoj kaj la admiran rekonon de ĉiuj popoloj.

La poliglotoj ne havos problemojn por iĝi esperantaj parolantoj.

Konkludo

Kial forĵeti proponon kiu jesas al la kvar etikaj demandoj?

Verŝajne pro la fakto ke unue kiu ajn projekto necesas la aprobon de estro kaj ke la kvar demandoj alvenas nur poste por pravigi tiun projekton. La propono enkonduki esperanton provokas ofte jen kaj jen rideton, skeptikecon se ne alian malestiman signon. Rezultas ke tiu propono eĉ ne estas saĝe ekzamenota. Kompreneble tio estas verŝajne pro manko de sufiĉa informo kaj pro la fakto ke tia projekto ŝajnas utopia. Jes, la utopio estus ke de unu tago al la alia R.I. altrudus esperanton kiel pontlingvon. Tiu neatendita decido estus perturbanta por ĉiuj. La plej multo de rotarianoj certe ne lernos esperanton kaj tio estus la demonstro de nia utopio. Do ni devus unuatempe montri al rotarianoj ke nia amikaro funkcias bone danke al komuna lingvo kaj esti ekzemplo por demonstri la valoron, eĉ la plusvaloron, de nia propono. Nur per nia ekzemplo ni povos esperi ke iam la lingvo internacia estos progresive enkondukata inter la radaĵoj de R.I. Nia nova retejo devos esti la malfermita fenestro direkte al demonstrado de la efikeco de nia propono.