31 August 2010

[eo] Kio estas Mondlango?

de Mondlango.com

Mondlango estas konata ankaŭ kiel Ulango. Ĝi estas internacia lingvo. Ĝi apartenas al la tuta homaro, ne al iu nacio sola. Nuntempe estas miloj da lingvoj. Lingvo-diferenco grande malhelpas interŝanĝon de informo kaj kompreno inter nacioj. Kune kun la rapida evoluo de tutmondigo, la problemo de lingvo-barilo elstariĝis. La plej bona solvo de tiu problemo estas utiligi internacian lingvon. Mondlango ne estas celita al anstataŭigo de iu nacia lingvo. Ĝi estas intencita esti nur dua lingvo por ĉiu membro de la monda vilaĝo, kaj ponto liganta ĉiujn naciojn. La du avantaĝoj de Mondlango estas neŭtraleco kaj facila lernebleco. Iu nacia lingvo (inkluzive de la angla) tute ne posedas tiujn avantaĝojn. Mallonge, Mondlango = Esperanto + la angla.

Plena artikolo »